Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/55

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Jes, sinjor’, progresis vere
En Rusuj’ vilaĝanaro;
Antaŭ kelkaj nur jardekoj,
Ĝin timigis vagonaro…

La movadon senĉevalan
Por kompreni nekapabla,
Pensis homo: ĉio tio
Estas nur ludil’ diabla!

Haltigadis la fervojon
Bona rusa vilaĝano
Bruligadis maŝinistojn —
La servistojn de satano!

Nun ne metas „bona“ homo
Sur la relojn barajn ŝtonojn…
Nun bruligas maŝinistojn
Por movigi la vagonojn…

Kun progreso jen naskiĝis
Amo al lokomotivo
Ne naskiĝis nur ankoraŭ
Amo al la frata vivo…

Kun progreso striko estas
Nun elpenso diablara…
Kaj pro ĝi ni povas danki

Al sistemo registara!…
L. Belmont.
Jaro 1906.