Paĝo:Bennett - Ok noveloj, 1919, Wackrill.pdf/10

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La du knabetoj, eble kvar- kaj ses-jaraj, kiuj ĝis nun estis kulerantaj sur siajn antaŭtuketojn la ŝmiran enhavon de teleroj neordinare profundaj, forlasis siajn kulerojn kaj komencis babili pri praavino, kaj unu el ili kelkajn fojojn insistis, ke li nepre portos la novajn gamaŝojn.

“Jes,” respondis al sia edzo sinjorino Brindley, post pripenso. “Kaj belan premamason oni trovos en la vagonaro, pro tiu futbala provludo!”

“Nenia rimedo!… Nun, knabetoj, supren malaperu al vartistino.”

“Kaj kion pri vi?” demandis sinjorino Brindley.

“Vi devas diri al la maljunulino, ke min detenas aferoj.”

“Lastan jaron mi tion diris al ŝi, kaj vi scias, kio okazis.”

“Nu,” diris Brindley, “jen ĵus alvenis Loringo. Vi kompreneble ne supozas, ke mi lin lasos. Aŭ ĉu venis al vi la bela ideo, ke ni konduku lin al Axe, por pasigi agrablan posttagemezon kun via altestimata avino?”

“Ne,” diris sinjorino Brindley, “certe ne tio.”

“Kio, do?”

La knabetoj, turninte sin sur siaj aksoj, deglitis malsupren de siaj altaj seĝoj, kvazaŭ de ĉevaloj.

“Aŭskultu,” mi diris. “Vi devas ne zorgi pri mi. Estos al mi tute bone.”

“Ha-ha!” ridegis Brindley. “Mi figuras al mi, vidi vin vage liberigita en tiu ĉi interesa urbo en vintra posttagmezo. Ŝajnas, ke mi vin observas!”

“Mi povus resti en la domo kaj legi,” mi diris, ekrigardante la librojn amase starantajn ĉe ĉiu muro de la manĝoĉambro. La domo estis ĉie kvazaŭ duontapetita per libroj.

“Putra babilo!” diris Brindley.

Tio ĉi estis nur mia tria vizito al lia hejmo kaj al la Kvin Urboj, sed ni du jam fariĝis kurioze intimaj. Miajn du antaŭajn vizitojn mi devis danki al oficialaj pilgrimoj, kiel spertulo de la Brita Muzeo rilate la ceramikon. La tria celis semajnfinon simple amikan kaj sen preteksto. Fakte, mi min sentis altirata al tiu mirinda regiono kaj al ĝiaj mirigaj loĝantoj. Por mi la Kvinurbaro similis al la Oriento por tiuj, kiuj flaris la Orienton: ĝi “alvokis.”

“Mi diros al vi, kion ni povus fari,” diris sinjorino Brindley. “Ni povus trudi lin al Doktoro Stirlingo.”