Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/10

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu kolektas lignon por fari el ĝi branĉofaskon. Ŝi vidis lin alvenantan kaj silente atendadis, fiksante al li siajn strigajn okulojn. Ŝia hoka nazo kaŝis la buŝon kaj mentonon, kaj ŝia duonfleksita korpo pezis sur bastonon.

Malkvieta pro tiu ruzoplena rigardo, kaj mirigita pro enesto en la parko de tiu sintrudintino, la reĝo, kiun neniu ĝis tiam kuraĝis tiamaniere maltimi, ekkriis al ŝi laŭtege:

— Kion vi venas fari tien ĉi, maljunulino, kaj de kie vi prenis, homvizaĝa skeleto, la kuraĝon forŝteli la lignon de mia bieno? Kia balailo povis vin veturigi trans la murojn kaj fosaĵojn de mia parko? Nu, forkuru de tie ĉi, kaj akcelu, sorĉistino, aŭ mi tuj sur vin ĵetos mian viandaman hundaron!

Sed la maljunulino ne movis sin kaj ŝajnis esti nenion aŭdinta. Diabla rido malfermis ŝiajn maldikajn lipojn kaj per sibla voĉo:

— Ho! la plej bona el la princoj, ŝi diris, jen vi tre ĝustatempe alvenis por helpi, ke mi ŝarĝu tiun ĉi lignon sur mian dorson. Nu, saltu de ĉevalo, kaj kvankam mi estas maljuna kaj malbela, tamen estu afabla kaj donu al mi helpon, Via Bela Moŝto!

Ĉe tiu ofenda parolado, la reĝo unue paliĝis, poste fariĝis puncokolora. Stariĝante sur sia ĉevalo, kun okulo brilanta pro kolero:

— Mia vipo pagos al vi la salajron de tia insulto!

Li ekkriis, jam preta frapi; sed lia brako rigidiĝis kaj ne surfalis. Stranga senforteco paralizis lian korpon.

— Reĝo, diris grince la maljunulino, lernu koni, kiu mi estas. Neniu senpune minacis Terason, kaj vi mem pri tio baldaŭ pentos. Adiaŭ!