Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/13

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alloga supraĵo! Ho, lageto! Parolu! ĉu vere Luĉjo en vian profundaĵon subakviĝis? Kion mi vidas? Ĉu rebrilon de la suno? Sed ne: sur l’ akvo tie, malproksime, naĝas plumo, rozkolora plumo, simila je tiu, kiun la infano starigis sur sia ĉapo. La sama! La sama! Abomena certiĝo! Mia filo, mia malfeliĉa fileto en la lagon dronis!»

Kaj la reĝo falas, kiel kverko tondre batita, kaj liaj ĝemoj, liaj ploregoj, liaj sovaĝaj krioj frosttremigas la ĉeestantaron.

Sed baldaŭ relevante sian ordoneman frunton:

«Lian korpon! Mi volas lian korpon! Redonu lian karan korpon, ho, lageto! Mi volas revidi lian mortan restaĵon kaj liajn belajn okulojn fermitajn de l’ eterna nokto, kaj lian buŝon, kaj liajn longajn orajn harojn tiel ofte karesitajn! Ĉiuj! Kuru, subiĝu, serĉu en l’ akvon profundan! Realportu mian filon! Ho, kara blonda kapo! Luĉjo, sola amo, sola trezoro mia! Venu, antaŭ ol morti, mi volas vidi vin ree!»

Sed la akvaro, en ĉiu angulo vane esplorita, ne redonis la karegan restaĵon. Nek la ĝardeno, nek la lageto liveris sian sekreton!

LA BIRDO

En la dezerta palaco ploras la malfeliĉega reĝino. Dum unu nokto ŝiaj haroj elblankiĝis. Sub la premega ĉagreno, ŝia tuta korpo fleksiĝis, kiel dolĉa kaj kaduka floro disŝirita de fulmotondro. Apud la fermita vitraro de alta fenestro, kie pendas longafalde veluraj kurtenoj, ŝi revas, kaj larmoj falas de ŝiaj okuloj. Senmova en ombro kaj vestita per nigraj vestoj, pala kaj senvarma, ŝi ŝajnus fu-