Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/14

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nebra statuo, se ĝemoj iafoje ne sublevus ŝian bruston. Rozlinjo metis sub la piedoj de sia patrino kusenon kaj sidiĝis tie por plori kune kun ŝi silente, kun sia mano en la mano patrina.

Ekstere, la naturo mem funebras. Sub ĉielo sufoka kaj nigra turniĝas dise blankaj neĝeroj. La lumo deiras el la tago mallongiĝanta kaj la vento jen murmuregas, jen malgajege ĝemas.

Subite mallaŭta puŝo al la vitraĵo ektintis. Kiu frapis tiel? Kiu frapas ree? Ĉar la bruo rekomenciĝas: oni kredus alvokon; ĝi kvazaŭ diras: «Malfermu, malfermu je nomo de l’ ĉielo!» Sed kia nekonata gasto povas tiahore peti rifuĝon de la malĝoja loĝejo?

La vitraĵo denove tremetas sub la ripetitaj puŝoj. Rozlinjo ekskuetiĝas; ŝiaj okuloj serĉas, de kie povas veni tia stranga bruo; ŝi rigardas al la fenestro kaj vidas, ĉe la flavblanka lumeto de l’ baldaŭ mortonta tago, tre malgrandan birdidon, kun malfermata flugilo, beke frapantan sur la vitraĵon.

«Patrino, ŝi diras, patrino, alproksimiĝu, mi petas. Vidu tiun birdideton de l’ uragano batatan: ĝi estas malvarma, malsata. Ni malfermu al ĝi. Diru, ĉu vi volas?»

La birdo ilin vidas; ĝi krias, sin alĵetas al ili, puŝante sian maldikan korpon kontraŭ la kruelajn fenestrojn. La vitraĵo malfermiĝas; tiam, spiregante, ekscitegata, kvazaŭ vojaĝanto de siaj familianoj atendata, ĝi rapidas kaj, gvidate de l’ altiranta instinkto, alflugas sin kaŝi en la bruston de l’ reĝino.

«Ha! malgranda petegulo, ŝi diris, restu tie! Se de la patrina nesto vin ekzilis uragano, se — kiel mian Luĉjon — vin, kompatindan orfon vag-