Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/19

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

demono marŝanta apud anĝelo. Ho, kia malluma vizaĝo kaj timiga rigardo! Senkompata krueleco lumas en lia fiksa okulo; malamo kaj malestimo sulkigas lian malafablan frunton, dum falsa rido grimacas sur liaj lipoj. Altkreska, sed distordita kaj fleksita, li havas monstran mienon de abortita grandegulo. Purpurnigra mantelo kovras lian malgracian korpon kaj sur lia ĉapo brilas grandega diamanto.

Tiel la blonda infano kaj tiu malbelega viro, tenante sin ĉe mano, alpaŝas ambaŭ al la trono, el kiu la reĝo malrapide sin levas ensorĉite, spiregante, kvazaŭ enreviĝinte. Tiam la viro, per akra voĉo:

«Reĝo Diskareso, mi diras al vi saluton, mi, magiisto Pseŭtareso, kaj mi venas, dezirante aniĝi vian familion, por al vi redoni vian filon kaj ricevi vian filinon, laŭ la kontrakto de vi mem subskribita.»

Kaj la monstro malbelege ridetas al Rozlilio:

«Eksciu ĉiuj, li aldiras, ke en tragedia batalo mi sola venkis Terason kaj ŝian magian povon. Arto mia liberigis vian princon Ludvikon. Tiu ĉi diamanto, kiu brilas antaŭ viaj ekblindigitaj okuloj, estas la talismano de l’ maljuna sorĉistino, kiu ĝin faligis post mia venko. Reĝo, mi al vi redonas vian filon: vi, princino, akceptu tiun karan garantiaĵon de nia feliĉo.»

Subite, li disligas la ŝtonon fiksitan sur lia ĉapo kaj, sin klinante al Rozlilio, etendis al ŝi neatendite en siaj kroĉaj fingroj la grandegan diamanton. Jam lia skeleta mano preskaŭ ŝin tuŝas. Sed Rozlilio antaŭ lia malalta frunto, liaj strabaj okuloj, timege sin ĵetas malantaŭen kaj, elpuŝante grandan krion, ekfalas kaj sur la pavimon frapas