Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/9

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sur ŝia blanka frunto kaj en ŝiaj bluaj okuloj radiadis gracieco, kiel tagiĝo en pura ĉielo. Lizo estis ŝia vera nomo, sed ŝi estis tiel roza kaj tiel blanka, ke ĉiuj alnomis ŝin «Rozlilio». Ŝia simplanima rideto elmontris bonkorecon. Kiam Aristino eliris kune kun ŝi, la tuta popolo amasiĝis kaj vete laŭdadis ilin, pensante, ke ĝi vidas anĝelojn.

Ludviko estis sepjara: eĉ li ankoraŭ havis longan kaj flugantan en la vento sian oran hararon, kiu nekonis la tondilan feron. Ho! Kiel ĉarma infano li estis, kun senkulpa kaj pura animo! Kiam sub la nuba frunto de Diskareso ekmurmuregis fulmotondro, Luĉjo, apogante sian blondan kapon sur lian bruston, per unu rigardo de siaj amplenaj okuloj, kvietigis unumomente la ventegon. Kaj sendube en la tuta universo li estis la sola mortema estaĵo, kiun amis la fieregulo.

LA SORĈISTINO

Jen ian tagon, la reĝo ĉasis cervojn kaj kapreolojn, rajdante en sia vastega parko tiel granda kiel arbarego, kie la bruaro de la malproksima urbo estingiĝis.

Jam aŭtuno senfoliigis la grandajn kverkojn kaj la vojoj estis plenaj je disŝutita branĉaro. Brunruĝaj agarikoj, tute ŝvelantaj de veneno, sin rondlinie kaŝis sub la palega herbaro, kaj, flugante tra fulmokolora ĉielo, nigra bando da korvoj elĵetis sian krion funebran.

Dume, forlogita de la ĉasa fervoro, la reĝo troviĝis for de ĉiuj siaj akompanantoj, kiam subite, ĉe fleksiĝo de vojeto, li ekvidis maljunulinon kurbiĝantan preskaŭ ĝis la tero, vestitan en ĉifonaĵoj,