Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estis validigita
Anekdotoj kaj rakontoj

Frederiko la Granda kaj lia ĉambristo

Frederiko la Granda ofte laboradis senhalte ĝis malfrue en la nokto. Foje li sidis laborante ĉe sia skribotablo, kiam la noktomeza horo jam estis pasinta. Tiam eniris en la ĉambron lia ĉambristo Heise. Tiu ĉi ĝuis grandan favoron ĉe la reĝo kaj ja povis permesi al si multon, kion alia ne estus kuraĝinta fari. Li memorigis la reĝon, ke jam estas malfrue kaj tempo por ripozi. La reĝo respondis: „Mi havas gravan laboron farotan, kiu ne estas prokrastebla. Se mi nun kuŝiĝas, vi devos veki min matene plej malfrue je la kvara horo. Mi estos ankoraŭ laca, mi ne volos vekiĝi kaj forsendos vin; sed mi ordonas al vi, ke vi ne lasu vin deteni. Se mi ne volos leviĝi, vi fortiru la litkovrilon! Ĉu vi aŭdas?“

Ĉe la bato de la kvara Heise eniris. La reĝo dormis dolĉe kaj forte, sed la fidela servisto vekis lin per laŭta voĉo. La reĝo malfermis la okulojn kaj diris: „Mi malsaniĝis, mi devas dormi ankoraŭ du horojn; revenu je la sesa!“

„Sed via reĝa Moŝto ordonis!“ diris Heise. „Petolulo“, kriis la reĝo, „vi aŭdas, mi ne volas!“ — „Reĝa Moŝto, vi devas!“ respondis Heise kaj fortiris la litkovrilon.