Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estis validigita

En Vieno vivis tiam invalido, kies malgranda soldata pensio ne sufiĉis al li por vivi. Almozpeti li ne volis. Li do ekprenis violonon, kiun ludi li estis lerninta de sia patro, kiu estis bohemo. Li ludadis sub maljuna arbo en la Pratero, kaj li estis dresinta sian fidelan pudelon tiamaniere, ke ĝi sidis antaŭ li kaj tenis en sia buŝo la malnovan ĉapelon, en kiun la homoj ĵetis la kelkajn krejcerojn, kiujn ili volis doni al li.

En tiu tago li ankaŭ staris tie kaj ludis, kaj la pudelo sidis antaŭ li kun la ĉapelo; sed la homoj preterpasis, kaj la ĉapelo restis malplena. Se la pasantoj estus ekrigardintaj lin nur unu fojon, ili estus devintaj havi kompaton al li: maldensa, blanka hararo apenaŭ kovris lian kranion; malnova, ĝis fadenoj eluzita soldatmantelo estis lia vesto. Multajn batalojn li estis kunbatalinta, kaj preskaŭ ĉiu postlasis al li cikatron kiel memoraĵon. Nur tri fingroj je la dekstra mano tenis la arĉon. Kartoĉa kuglo kunprenis la du aliajn apud Aspern, kaj preskaŭ en la sama tempo pli granda kuglo forprenis la kruron. Kaj tamen nun la gajaj homoj ne rigardis lin, kaj li estis aĉetinta per siaj lastaj krejceroj kordojn por la violono kaj ludis kun sia tuta forto siajn malnovajn marŝojn kaj dancojn.

Malgaje la maljunulo rigardis la ondiĝantan homamason, la feliĉajn vizaĝojn, la fieran elegantecon de la vestaĵoj. Per la ridoj enpenetris dorno en lian animon; — hodiaŭ vespere li devos malsati sur sia pajla lito en