Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la subtegmenta ĉambreto. Lia pudelo havis efektive pli bonan sorton; ĝi eble trovos sur la vojo hejmen sub defluila ŝtono iun oston, per kiu ĝi povos kontentigi sian malsaton.

Jam estis iom malfrue en la posttagmezo. Lia espero estis tiel proksima al la subiro kiel la suno, ĉar jam revenis hejmen la promenantoj. Profunda doloro pentris sin sur lia brunigita, vundita vizaĝo.

Li ne suspektis, ke ne malproksime de li staris elegante vestita sinjoro, kiu longe lin aŭskultis kaj observis kun esprimo de profunde sentata kompato.

Fine, kiam ĉio restis senfrukta, kiam la laca mano ne povis plu gvidi la arĉon kaj lia kruro preskaŭ ne povis plu lin porti, li sidiĝis sur ŝtono, apogis la frunton sur la mano, kaj la tero ensorbis sekretan larmon.

Sed la sinjoro, kiu tie proksime sin apogis al la trunko de maljuna tilio, vidis, kiel la kripla mano forviŝis la larmojn, por ke la okulo de l’ mondo ne vidu postsignojn. Sed por la sinjoro la larmoj estis kvazaŭ bolante varmaj gutoj falantaj sur lian koron. Rapide li alpaŝis, donis ormoneron al la maljunulo kaj diris: „Al mi vian violonon unu momenton!“

La maljunulo rigardis dankoplene la sinjoron, kiu uzis la germanan lingvon tiel mallerte kiel li la violonon. Sed kion li volis, tion jam komprenis la invalido kaj donis al li sian violonon. Ĝi ne estis tiel malbona, nur la malsperta violonisto gratis sur ĝi tiel malbele! Li ĝin agordis, metis sin tute proksime al la