Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/23

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

invalido kaj diris: „Kolego, nun vi prenu la monon, kaj mi ludos.“

Li do komencis ludi tiel, ke la maljunulo scivole rigardis sian malnovan violonon kaj pensis, ke ĝi tute ne estas la sama, ĉar la tono mirige eniris en la animon, kaj la sonoj ruliĝis kiel perloj. Iam estis, kvazaŭ anĝelaj voĉoj kantus en la violono, kaj poste kvazaŭ sonus el ĝi plendoj de peza doloro, kiuj tiel tuŝis la koron, ke la okuloj malsekiĝis.

Nun haltis la homoj kaj ekrigardis la elegantan sinjoron kaj aŭskultis la admirindan muzikon; ĉiuj rimarkis, ke la viro ludas por la malriĉulo, sed neniu lin konis. Ĉiam pli granda fariĝis la rondo de l’ aŭskultantoj. Eĉ la kaleŝoj de riĉuloj haltis. Kaj ĉefa afero, ĉiu komprenis, kion la talenta fremdulo intencis, kaj riĉe oni donis oron, arĝenton aŭ ankaŭ kupron, ĉiu laŭ sia povo. La pudelo murmuretis. Ĉu tio estis plezuro aŭ kolero? Ĝi ne povis plu teni la ĉapelon, tiel peza ĝi fariĝis. „Malplenigu ĝin, maljunulo“, kriis la homoj al la invalido, „ĝi pleniĝos duan fojon!“ La maljunulo tion faris, kaj prave! li devis ankoraŭ unu foĵon malplenigi ĝin en la sakon, en kiun li kutime metis la violonon. La fremdulo tie staris kun brilaj okuloj kaj ludis tiel, ke entuziasmaj krioj eksonis, unu pli laŭta ol la alia. La tuta aŭskultantaro estis ravita. Fine la violonisto ekludis la belegan melodion de la himno: „Dio gardu Francon, la imperiestron!“ Ciuj ĉapeloj kaj ĉapoj flugis for de la kapoj, iom post iom la popola ĝojo fariĝis tiel