Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaŭis la patrinon, kaj eĉ la suĉinfano inter ŝiaj brakoj lasis diveni akran, ĝis tiam ne montritan dolorsenton. Ĝia unua esprimo de angoro kaj timo, ĝia fiksa okulo, kiu unuafoje rigardis ŝin senride kaj terurigite, ĉio ĉi rompis al ŝi la koron. Ŝiaj plendoj nun eksplodis per laŭta krio, kaj ĉiuj infanoj ploris kun la patrino, kaj estis terure malĝojiga kriado, kiam Lienhard malfermis la pordon en la sama momento.

Gertrud, kiu kaŝis sian vizaĝon en la lito, ne aŭdis la malfermiĝon de la pordo nek la enirantan viron. Ankaŭ la infanoj ne rimarkis lin; nur la plorantan patrinon ili vidis kaj alkroĉiĝis al ŝiaj brakoj, al ŝia kolo kaj al ŝia vesto. Tiel trovis ŝin Lienhard.

Dio en la ĉielo vidas larmojn de la mizeruloj kaj sekigas ilin.

Pro siaj larmoj Gertrud trovis la kompaton de Dio. La kompato de Dio alvenigis Lienhard-on al tiu vidaĵo, kiu traboris lian animon tiel, ke liaj membroj tremis. Mortpaleco kovris lian vizaĝon, kaj li apenaŭ povis paroli per rapidaj kaj interrompitaj vortoj: „Sinjoro Jesuo! Kio estas tio?“ — Nur tiam la patrino kaj la infanoj vidis lin, kaj la laŭta plendo tuj silentis. „Ho patrino, la patro estas tie ĉi!“ kriis la infanoj per unu voĉo, kaj eĉ la suĉinfano ĉesis plori.

Gertrud amis Lienhard-on, kaj lia ĉeesto estis al ŝi konsolo eĉ en la plej profunda ĉagreno, kaj ankaŭ Lienhard ne plu timis.

„Kio estas do, Gertrud“, li diris, „tiu teruriga plendado, en kiu mi vin trovas?“