Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/29

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la suno varme brilegas sur la griza urbo, kiu kun siaj dikaj muroj kaj turoj rememorigas min pri Palestina pejzaĝo.

Enirante la zonon de la fortikaĵoj tra la okcidenta pordo, mi unue ekvidas elegantan gotikan palacon, konstruitan komence de la XVa jarcento de kardinalo Vitelleschi.

El tiu punkto disiras pluraj stratoj al diversaj kvartaloj. Mi evitas la plej larĝan kun modernaj domoj abomene banalaj kaj eniĝas en la mallarĝajn stratetojn, kies pentrindeco forgesigas la malpurecon. Ĉie restaĵoj de pasinta riĉeco! Oni sciu, ke dum la Mezepoko Tarquinia (aŭ Corneto) estis prosperanta urbo de 35 000 loĝantoj, kun 50 preĝejoj kaj multaj publikaj konstruaĵoj. Kio fariĝis ĉio ĉi en la nuna modesta urbeto de 4 — 5000 homoj?

Mia plua migrado tion klarigis al mi: Tra alta volb-pordego, portanta papan blazonon, mi ekvidas nigran laborejon de forĝisto; pli poste en korto de ruiniĝanta palaco jen stalo por muloĵ, domegoj antaŭe princaj entenas mizerajn familiojn. Tiu preĝejo, ankoraŭ nun ornamita per freskoj kaj skulptaĵoj, fariĝis tenejo por karbo kaj brulligno. La nuntempe uzataj 10 aŭ 12 belaj luksaj preĝejoj cetere sufiĉegas por la bezonoj de la hodiaŭa loĝantaro.

Tie ĉi kaj tie — ĉe la strantanguloj — marmora fontano belstila estas kunvenejo de la virinoj, kiuj alvenas tien kun amforo sur la kapo. Ĉe la norda kaj orienta finoj de l’ urbo la remparoj kronas krutajn rokojn, de kie la