Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/30

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rigardo dronas profunde en la valon kaj transe vagas al la ŝtonplenaj montetoj de la malnova Etrurio, brilantaj sub la tagmeza suno.

Estas la tempo por tagmanĝi; en dubepura trattoria (restoracio) oni prezentas al mi malmulte apetit-donan manĝon en mezo de muŝ-svarmoj.

Sed Tarquinia ankoraŭ ne malkaŝis al mi siajn trezorojn, kaj mi ne povas perdi tempon, se mi volas fari al mi ideon pri la admirinda kolekto da etruskaj antikvaĵoj kunigitaj en la palaco Vitelleschi, kaj viziti la faman nekropolon. La daŭre nefermita muzeo estas unika laŭ sia speco; neeble vidi pli belan nek pli plenan ekspozicion de l’ etruska arto. Kion ni diru pri tiuj vazoj, urnoj, pladoj, amforoj delikatformaj, kun harmoniaj linioj kaj bongustaj ornamoj? La homoj kaj bestoj reprezentataj sur preskaŭ ĉiuj argilaĵoj, ĉu nigraj sur flavbruna fono, ĉu flavbrunaj sur nigra fono, kvankam ofte naivaj, estas ĉiam graciaj laŭ linio kaj vivplenaj laŭ gesto. Kaj se ni pripensas, ke tiuj ĉefverkoj devenas de laboristoj vivintaj dek jarcentojn antaŭ Kristo, kaj se oni ilin komparas kun Ia produktoj de la moderna keramiko, elmetitaj en la magazenoj de Romo, ni nur povas bedaŭri, ke la nuntempaj artistoj ne pli ofte serĉas siajn inspirojn ĉe siaj antaŭuloj trimiljaraj.

Estas precipe la elfosaĵoj de Tarquinia, — oni diras al mi —, kiuj provizis la grandajn eŭropajn muzeojn per la artaĵoj etruskaj, pri