Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/31

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiuj ili fieras. Feliĉe restas al la Tarquiniaanoj ankoraŭ sufiĉe de ili por sin konsoli pri la forkuro de tiuj trezoroj.

Sed io, kion neniu povos rabi de ili, kaj kio restos ĉiam la ĉefa allogaĵo de ilia antikva urbeto, estas la etruska nekropolo, kiu laŭ la arĥeologoj originas pli ol 1500 jarojn antaŭ Kristo, kaj kiu etendiĝas ĝis malproksime en la kamparo ekster la urbmuroj.

La tombejoj, malkaŝitaj inter la jaroj 1832 kaj 1873, estas dissemitaj kavoj alireblaj sur ŝtuparoj kaj fermitaj per ferkradoj. Provizitaj je lumigiloj, la vizitantoj troviĝas en unu aŭ pluraj subteraj ĉambroj pli aŭ malpli vastaj, kies muroj kaj volboj estas kovritaj per interesegaj pentraĵoj.

Oni difinas ĉiun tombejon laŭ la ĝin ornamantaj bildoj. Ekzemple tiu de „ĉaso kaj fiŝkapto“ prezentas rajdantaron de ĉasistoj kun ilia hundaro kaj sekvantaj sklavoj, kiuj portas la mortigitan ĉasaĵon, dum en la ĉielo flugas ĉiuspecaj birdoj.

La bildoj pri fiŝkaptado estas en apuda ĉambro. Ni tie vidas barkon kondukatan de remistoj, kaj kies antaŭaĵo similas al fiŝkapo; viro jetas la fiŝhokon. Sur la kontraŭa muro bananto saltas en la maron de sur alta roko, renkonte al ŝipo.

En alia tombejo, nomata „de la Leoninoj“, mi admiras sur la funda muro du fortikajn leoninojn, starantajn super eleganta urno, ĉirkaŭata de muzikistoj kaj dancantoj. Ŝajnas, ke la muziko estis tre honorata ĉe la Etruskoj;