Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/32

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en preskaŭ ĉiuj tombejoj prezentiĝas scenoj pri muzikistoj. La samon oni povas diri pri festenoj.

Ekzistas la tombejo de „Leopardoj“, la tombejo de la „Morto“, tiu de la „Triklinio“, de la „Baĥantinoj“, de la „Junulino“, de „Polifemo“ ktp. Oni bezonus horojn por ĉion vidi kaj volumojn por ĉion priskribi.

Kelkaj freskoj difektiĝis, sed la plimulto estas mirige konservita, kaj ties koloraĵo perdis post 3500 jaroj nenion de sia origina brilo.

Ĉio ĉi prezentas grandegan intereson, kaj mi estus dezirinta, restadi pli longan tempon en meditado antaŭ tiuj restaĵoj de malproksima civilizacio, kiu tiel vive revekiĝas sub la okuloj de la XXa jarcento. Sed mi devis pensi pri foriro, ĉar la plej proksima taŭga loĝejo estas en Civitavecchia, je distanco de 20 kilometroj.

Kun bedaŭro mi foriras, post mallonga rigardo en la misteran pasintaĵon.

Recco, Decembro 1924.

Jean Borel


Stratoj en Konstantinopolo

Same kiel Konstantinopolo kun siaj brilaj moskeoj kaj belegaj palacoj estas rigardata la plej bela el la turkaj urboj, tiu ĉi ĉefurbo de l’ imperio estas ankaŭ la unua rilate al la malpuraĵo, kiu kovras la stratojn de preskaŭ ĉiuj turkaj urboj. Preskaŭ ĉiuj stratoj de Stambulo (turka nomo de Konstantinopolo) estas tre