Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/35

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vojoj, sed ankaŭ bone prizorgataj ŝoseoj kaj grandioza kanalsistemo etendiĝas tra la tuta lando ĉiuflanken. La bone kulturitaj kampoj estas apartigitaj unuj de aliaj per plektbariloj ornamataj en somero per bonodaraj floroj; ili estas ĉirkaŭitaj de fosaĵoj, al kiuj ili ŝuldas pli grandan fruktoportecon. Multkoloraj ĝardenoj alternas kun maljunaj arboj, ulmoj, fagoj kaj kverkoj; ĉi tiuj lastaj staras ĉu unuope ĉu grupe aŭ formas ĉarmajn arbarojn.

Bedaŭrinde la admirindaj kverk-arbaroj multe malpliiĝis kompare al antaŭe, tamen restas ankoraŭ granda riĉeco de ili, kaj oni nefacile povus vidi ion pli belan ol la rifojn kovritajn de kverkoj, inter kiuj la rivereto Wye, vera juvelo, kure fluas sudokcidenten.

La suda kaj sudokcidenta partoj de Anglujo estas plej riĉe benitaj de la naturo; tie regas milda klimato, tie estas ekstreme fruktodona tero kaj sekve la plej riĉa kulturo. La nordaj kaj orientaj partoj estas malmildaj kaj malsekaj; sed se la tero ne estas tiel fruktoporta kiel en la riĉa provinco Devonshire, ĝi kompense kaŝas aliajn trezorojn. La monthavaj provincoj Cumberland kaj Westmoreland posedas multajn belajn kaj graciajn lagojn, kiuj tamen ne estas kompareblaj kun tiuj de Skotlando, rilate al sovaĝeco kaj grandiozeco.

Kvankam oni havas ankaŭ en Gloucestershire riĉajn karbominejojn, la nordo estas tamen la ĉefa regiono de la minejoj kaj ankaŭ samtempe tiu de la fabrika agemo. De kiam oni utiligas la vaporon en la fabrikoj, tiuj ĉi