Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/37

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de l’ aŭtuno kun sia klareco kaj veterkonstanteco, sen premanta varmo kaj subitaj transiroj, meritas ĉiun laŭdon.

Ĉie la angla pejzaĝo portas la karakteron de malnoveco, de multjara ekzistado. Verŝajne jam de longa, longa tempo la kampolimoj estas difinitaj; la preĝejo, ĉirkaŭplektita de hedero, jam vidis inter siaj muroj multajn pie kunvenintajn generaciojn, kiuj nun dormas sub muskokovritaj ŝtonoj en la tombejo. Malnovaj sinjoraj sidejoj, estraj domoj kaj farmloĝejoj same atestas, ke la tempo estas malproksima, kiam Anglujo vidis la interburĝajn militojn, kies sekvoj donis al ĝi tiel longedaŭran internan pacon. Ofte ni renkontas ruinojn el pasinta epoko, sed ne estas ruinoj de malnovaj kasteloj kaj mezepokaj citadeloj, kiel ĉe ni, sed de abatejoj kaj monafiejoj.

Oni povas certigi, ke Anglujo ŝuldas sian potencon ne nur al sia situacio en maro, sed ankaŭ al la energio kaj decideco de siaj infanoj. Ili sciis havigi al si sur maro senfine plivastigitan patrujon; per sia tutmonda negoco ili alportis al la hejmolando grandegajn riĉajojn, per sia eltrovemo kaj fabriklaborado ili sukcesis akiri superecon pri la aliaj popoloj. En ĉiuj mondpartoj ili fondis koloniojn tiamaniere, ke la amplekso de la ekstereŭropaj posedajoj superas sesdekoble la teritorion de Granda Britujo kaj Irlando.

Mary Wall kaj Jenny Hirsch