Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/38

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Brulado en stepo

Ni faris vojaĝon tra Teksaso kaj estis starigintaj nian tendaron en unu el la senmezuraj herbodezertoj. Frumatene blovis malvarmeta vento, kaj malproksima, konfuza bruo, kiel alkuro de sovaĝa bestaro, ekscitis nian atenton. Ankaŭ niaj ĉevaloj antaŭsentis danĝeron kaj fariĝis kvazaŭ furiozaj. „Stariĝu!“ mi kriis, „la stepo brulas, kaj la bubaloj jam estas proksimaj al ni!“ Ĉiuj salte-stariĝis, kaj post unu minuto la ĉevaloj estis selitaj, kaj ni galopis kvazaŭ frenezaj trans la stepon. Baldaŭ muĝo malproksima, miksita kun pli klara kriado de aliaj bestoj, frapis niajn orelojn, dum malantaŭe la flamoj, pli rapide ol vento, plue etendiĝis sur la seka stepa herbejo. Fajroceano persekutis nin rulirante. Ĉiuspecaj sovaĝaj bestoj nun preterkuris, forrapidante kiel sagoj. Kune kun lupoj kaj panteroj salte kuris cervoj tra la ebenajo. Aregoj da antilopoj flugis preter ni kaj en interspacoj izolita ĉevalo aŭ giganta virbubalo. La aero fariĝis ĉiam pli peza, la varmeco ĉiam pli sufoka kaj la bruego pli kaj pli laŭta. Ĉiam pli proksime sekvis kun uragana bruado la amaso de pli pezaj kaj ne tiel moviĝemaj bestoj. Bubaloj kaj sovaĝaj ĉevaloj, ĉiuj kune premiĝintaj en malhela amaso, brutaro longa kaj larĝa je unu mejlo, piedpremante antaŭ si ĉiun malhelpaĵon, estis apenaŭ duonon da mejlo post ni. La forto de niaj ĉevaloj estis elĉerpita, kaj ni opiniis nin