Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/39

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

perditaj. Ankoraŭ kelkajn momentojn, kaj ni estos dispremitaj.

En tiu ĉi momento aŭdiĝis la voĉo de la plej decidema inter ni. „Malsupren de viaj ĉevaloj!“ li kriis. „Rapide forprenu viajn ĉemizojn kaj ĉion facile bruleblan!“ Dirante tion, li ekbruligis peceton da meĉaĵo kaj komencis ekflamigi la vestaĵojn, kiujn ni estis forĵetintaj. Poste ni elŝiris velkintan herbon kaj ĉion ĵetis sur la amason. Post kelkaj minutoj flagris la fajro kaj etendiĝis sur la seka tero ĉirkaŭ ni. La terurigitaj bestoj alproksimiĝadis kaj blekegis pro kolero kaj teruro, kiam ili antaŭ si ankaŭ rimarkis flamojn, tamen ne evitante nin, kiel ni esperis. Ni jam povis klare vidi iliajn piedojn, iliajn kornojn kaj la blankan ŝaŭmon. Proksime, ĉiam pli proksime alrapidadis la freneza amasego, de kiu ni jam ne povis forkuri. Ili ne disiĝis unuj de aliaj, sed galopadis antaŭen kvazaŭ senditoj de l’ morto. Kovrinte mian vizaĝon, mi ĵetis min teren kaj atendis mian sorton.

En tiu ĉi momento mi aŭdis krakadon kaj blekegon de miloj da bubaloj. Nia sentima kunulo estis verŝinta brandon sur la flamon. Kun fulmofajra lumo eksplodis la leda botelo, kaj la bestoj apartiĝis ambaŭflanke antaŭ la kontakto kun la blua fajrokolono, kaŭzita de la brando. Antaŭ kaj post ni, ni nenion povis vidi krom la vila hararo de la gigantaj monstroj. Neniu interspaco troviĝis en la forfluganta amaso, krom la mallarĝa strio, kiu