Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/40

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estis malfermiĝinta por eviti la fajron. Pli ol unu horon ni restis en tiu ĉi danĝera situacio, kun la konstanta timo, ke la bestoj en ĉiu momento fermu la interspacon. Iom post iom la vicoj da bestoj fariĝis pli maldensaj, ĝis kiam fine nur malmultaj nin ĉirkaŭis.

Sed jam atendis nin alia danĝero. Ĉiam pli proksime al ni etendiĝis la flamoj de la brulanta stepo. Sur niaj ĉevaloj ni galopis post la forkuranta bubalaro. La matena vento plirapidigis la antaŭeniron de la fajra maro. Jam la fajro ektuŝis nin, kiam ni rimarkis, ke la monstra bestaro antaŭ ni estis alveninta ĉe profunda kavaĵo, en kiun la bestoj malsuprensaltis. Kun mortotimo ni spronis niajn ĉevalojn antaŭen; la profundaĵo devis esti nia rifuĝejo aŭ nia tombo. Ni ĵetis nin malsupren kaj preskaŭ senkonsciaj alvenis pli ol 20 metrojn profunde. Dank’ al Dio ni estis savitaj, kaj nek rajdantoj nek ĉevaloj suferis gravajn difektojn. Kun peno ni eltiris nin el la maso de la mortintaj bestoj, sur kiujn ni estis falintaj, kaj atingis malgrandan liberan spacon, kiu estis sufiĉe ŝirmata per la torento fluanta tra la intermontaĵo. La sekvantan tagon fulmotondro finis Ja fajran furiozon.

Laŭ Marryat


La malproksimeco de la steloj

Kun escepto de la planedoj (Venuso, Jupitero, Marso, Saturno) ĉiuj steloj de la ĉielo eĉ tra la plej akraj, gigantaj teleskopoj ŝajnas