Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/43

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

miloj da jaroj: Se en tiu senlima malproksimeco subite ekbrilus novaj sunoj, ili fariĝus videblaj al ni terloĝantoj nur post paso de tia longa tempo; se la steloj, kiuj nun lumas en tiuj regionoj, subite estingiĝus, ni tion rimarkus sur la tero nur post jaroj aŭ jarmiloj. Por la observanto sur la tero ili daŭrus briladi, ĝis kiam la lasta lumondo, kiu eliris el ili, estus atinginta lian okulon. — Ĉe tiaj pensoj estas al ni, kvazaŭ ni rigardus en senfundan profundaĵon, kies ekvido kaŭzas kapturniĝon.

Kiffenberg
————————