Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/45

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Leviĝis ventego, kiu disportis la flamojn rapidege tra la tuta urbo kaj ĝeneraligis la bruladon. Terura estis la premado tra fumo kaj kadavroj, tra glavoj brilaj, tra falantaj ruinoj, tra riveroj de sango. La aero estis brula, kaj la neeltenebla varmego fine devigis eĉ tiujn mortigantojn, rifuĝi en sian tendaron. Post malpli ol dek du horoj tiu ĉi homplena, granda kaj forta urbo, unu el la plej belaj de Germanujo, disfalis en cindrojn, escepte de du preĝejoj kaj kelkaj domaĉoj. La administranto Christian Wilhelm kaj tri urbestroj, post ricevo de multaj vundoj, estis kaptataj. Multaj bravaj oficiroj kaj magistratanoj trovis batalante enviindan morton. Kvarcent el la plej riĉaj burĝoj estis savataj de l’ morto per la avareco de l’ oficiroj, kiuj volis perforte elpremi monon de ili. Cetere estis nur oficiroj de la Ligo, kiuj montris tiun humanecon. kaj la blinda barbareco de la imperiestra soldataro igis, ke oni rigardis ilin kvazaŭ savantajn anĝelojn.

La furiozeco de l’ fajrego estis apenaŭ kvietiĝinta, kiam la imperiestraj bandoĵ revenis kun renovigita avideco por eltiri rabaĵon el la cindroj kaj ruinoj. Plurajn sufokis la vaporo, multaj elfosis riĉan havaĵon, ĉar la burĝoj estis kaŝintaj siajn plej valorajn posedaĵojn en la keloj. La 13an de Majo Tilly fine aperis mem en la urbo, post kiam oni forigis de la ĉefaj stratoj la ruinojn kaj kadavrojn. Tiam abomena, indigninda sceno montriĝis al la homaro. Vivantoj rampis meze de mortintoĵ, infanoj vagadis serĉante siajn gepatrojn kun korŝirantaj