Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/11

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Unua Ĉapitro.

Pripensoj sur ŝtuparo — Mia Insulo kaj ĝia sola domo — Miaj gepatroj — Robinsono Kruso — Miaj kvarpiedaj amikoj — Vilhelmo Tell — La desegna talento de mia patrino — Kiel mi pasigis miajn tagojn — La ofico de mia patro.

Mi staris sur la ŝtuparo, kiu atingis de la subtegmenta planko ĝis la kvadrata aperturo en la plata tegmento de mia domo. Mi apogis la bruston kontraŭ la ŝtupoj, kaj rigardis rekte antaŭ mi en la maron, sin etendanta tiel malproksimen, ke la malmultaj ŝipoj sur la horizonto similis malgrandajn makuletojn, kiuj iom post iom plietiĝis, ĝis fine ili tute malaperis. Mi miris kien iris tiuj ŝipoj. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ili falus en senfundan abismon sur por mi nevideblan lokon sub nia Insulo, ĉar post la horizonto mi ja vidis plu nenion. Mia patro iam multfoje al mi diris, ke tiuj ŝipoj iras al Anglujo, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Rusujo, Germanujo, Islando aŭ Ameriko (mi lernis tiuj nomojn kiel vilaĝa lernanto lernas la nomojn de planedoj kaj astroj, tute ne formante al mi ian precizan[**] ideon pri ĉiuj tiuj landoj kaj cetere). Mi tamen neeble povis imagi, kiel en tiu abismo povas esti insuloj aŭ landoj.

Unu el la ŝipetoj trenis post si longan nigran strion, kiu kelkfoje serpentsimile moviĝis en la aero. Ĝi estis vaporboato. Ŝajnis al mi strange, ke tia boato povas piri[**] sen veloj. Mia patro unu fojon klopodis klarigi al mi, ke tiaj ŝipoj tute ne bezonas venton, sed nur bolantan akvon por sin movi antaŭen. Liaj klarigoj