Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/13

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nek boate, ĉar la boato, kiun ni posedis, estis uzata nur de mia patro por viziti "la Vilaĝon" unufoje po[**] monato. Trans tiuj du aluditaj terpecoj sin etendis griza tre longa strio, kies finiĝon mi neniam povis vidi, ĉar ambaŭflanke ĝi perdiĝis aŭ kunfandiĝis kun la maro kaj la ĉielo. Super tiu senfina strio, kiun mia patro nomis "la digo", altiĝis sur tri lokoj malproksimaj unu de la alia, la supra parto de tri turoj. Kvankam mi en la vesperoj neniam vidis lumon el ili, mi opiniis, ke ili devas esti "lumturoj" por servi kiel signoj al maristoj. Mia patro diris tamen, ke tiuj konstruaĵoj utilas nur al vilaĝanoj por vidi kioma horo estas, kaj por pendigi en ili grandajn sonorilojn, kiuj ĉiam sonoradis, kiam homoj estis enterigataj aŭ kiam komenciĝis la diservoj. Ĉion tion mi komprenis nur malbone, sed la klarigoj kontentigis min.

Neniam mi vidis "vilaĝojn", ĉar, kvankam mi estis jam altkreska, forta knabo (eble dekjara, sed tion mi ne sciis), mia patro ne permesis al mi forlasi la Insulon por akompani lin al "la Vilaĝo", kiam li iris tien por aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn necesaĵojn, kiujn ne liveris "la Insulo". Unu fojon mi petis akompani lin, sed ĉar li respondis per nur la unu vorto "neeble", mi jam neniam ripetis la peton. La rifuzo eĉ ne ĉagrenis min, ĉar estis multaj aliaj aferoj, kiujn mi ankaŭ vane deziris, ekzemple viziti la lunon, kiu vespere tiel mirinde povis lumi, aŭ la super mi starantajn stelojn, kiuj lumis ankoraŭ pli brile. Sed, ĉar viziti tiujn ĉielajn lokojn ankaŭ estis neeble, mi tuj rezignis, kiam mia patro certigis al mi, ke estas neeble viziti "la Vilaĝon".

La ĉielo sin etendis nun kiel hela kloŝo sur ĉio, kion mi povis vidi. Ĉio kuŝis tie trankvile kaj senmove en la bela maro kaj la solaj estaĵoj, rigardantaj kun mi tiun belan panoramon, estis la ĉiuloke ŝvebpendantaj mevoj. Mi pensis al la multaj ovoj, demetitaj de ili en