Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/18

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiam "li", ĉar estis nur du li-personoj sur la Insulo, nome la patro kaj mi.

Mi ekstaris kaj kun la kato sur mia ŝultro mi refoje supreniris la ŝtuparon por vidi ĉu "li" jam estas venanta. Sed kiom ajn mi streĉis la okulojn, mi ne ekvidis la boaton, sekve "li" ankoraŭ ne estis revenanta. Sim ankaŭ rigardis eksteren el la tegmento, sed verŝajne ne pro la patro, ĉar la besto tute ne lin amis, ĉar li neniam ĝin atentis; rilate al tio la besto kaj mi estis samsortuloj, per kio nia amikeco fariĝis pli intima. Mi malsupreniris, kaj ĉar "li" eble ne venus en longa tempo, ni ambaŭ (la kato kaj mi) forlasis la subtegmentejon laŭ la dua ŝtuparo kaj nun staris en la stalo. Ĝi formis, kion mi jam antaŭe diris, la duonan parton de nia domo kaj estis vasta kvadrata loko. Ĉe la norda muro post alta krado el ligno kuŝis fojno kaj karotoj por la bovino kaj la kaprino. La karotojn tamen mi kelkfoje ankaŭ manĝis, kaj mi trovis ilin delikataj, precipe post kiam mi estis irinta longan tempon sur la dunoj por serĉkolekti ovojn. Ĉe la sudokcidenta muro estis vasta loko, kie povis kuŝi la bovino kaj kaprino en la nokto kaj dum malbona aŭ pluva vetero. Ili estis tiam tie kiel grandaj amikoj. En ĉi tiu momento la bestoj estis ekstere kaj promenadis tute libere, ĉar forkuri estis neeble. Ne vidante ilin, mi direktis min al la orienta muro, en kies mezo troviĝis alta, larĝa pordo, kiun mi puŝmalfermis. Enirinte en la ĉambron, mi eksidis ĉe tablo kontraŭ mia patrino, kiu silente kudradis.

—Li ankoraŭ ne venas—, mi diris. —Nu, bone—, respondis mia patrino. Tiel ŝi preskaŭ ĉiam respondis post ĉio, kion oni al ŝi diris.

La ununura ĉambro, kie mi nun sidis kun la kato sur ŝultro, konsistis el kvar kalkŝmiritaj muroj. Sur unu pendis spegulo, flanke de kiu estis fotografaĵoj de per-