Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/20

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la vespero jam estu veninta, por ke mi povu aŭdi la daŭrigadon de la rakonto.

En la suda muro de la ĉambro estis du fenestroj kun flankaj kurtenoj. La nigre pentrita plafono estis subtenata per dikegaj traboj. La planko ne estis pentrita, sed mia patrino kutimis ŝuti blankan sablon sur ĝin laŭ la jena maniero. Ŝi plenigis paperan saketon per sablo kaj forŝirinte unu el la anguletoj de la saketo, ŝi lasis la sablon forflui per maldika strio, kaj rapide movante la ŝutantan manon tien kaj reen super la planko, ŝi skribis la plej strangajn figurojn, kiuj jen similis al serpentoj, jen al kabalaj figuroj, jen al literoj de la greka, araba aŭ la hebrea alfabetoj. Tiuj figuroj tamen ofte estis baldaŭ detruitaj, kiam "li" estis hejme, ĉar li kutime maĉis tabakon, kaj kraĉante ĉiuflanken kaj tute ne atentante la desegnan talenton de sia edzino, li kvazaŭ korektante erarojn en skribaĵo de lernanto, kraĉtrastrekis per sia bruna maĉaĵo multajn belajn literojn, kiujn mia patrino kun lerteco estis skribinta sur la planko.

Meblojn oni vidis nur malmultajn en nia ĉambro, ĉar krom la tablo kaj la lampo, nur du ŝrankoj, unu por manĝaĵoj kaj unu por vestoj, kvar seĝoj kaj unu forno sin trovis tie. La lito, kie miaj gepatroj dormadis, ne estis videbla; ĝi estis kvazaŭ ŝranko kun du pordoj, kiuj nur nokte estis nefermitaj.

Mi rigardis tra la fenestroj. En la malproksimeco mi distingis nur la lokon, kie "li" devos albordiĝi, kaj kie ĉiumomente eble estis aperonta lia kapo. Mi rigardis tamen vane, ĉar nenio ekaperis. Mia patrino, divenante pri kio mi pensas kaj rompante la silenton, reganta[**] en la ĉambro, diris:

—Li forrestas longe.

—Jes—, mi respondis, —la vento estas kontraŭa, li devas luvadi, sed li baldaŭ venos.