Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/25

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sakoj kun rizo, tabako kaj tiel plu. Kiel eble plej multe ni tiam metis la objektojn de valoro en la stalon, sur la subtegmentejon kaj eĉ en nian ĉambron, kaj poste mia patro transportis ilin al la Vilaĝo, kie ili estis vendataj de la vilaĝestro. En tiaj tempoj "li" havis multon por fari kaj kiel ajn volonte mi deziris akompani lin, ĝi estis neebla, kaj kun rezigno mi restis sur la Insulo jam ne pensante pri la okupoj de mia patro.

Mi ne sciis, ĉu la Insulo estis granda aŭ malgranda, ĉar pri grandeco mi havis neĝustan ideon. "Li" unu fojon diris, ke ĝi estas vasta cent hektarojn, sed ĉu tio estas multa aŭ malmulta, mi ne povis diri.

Estis nun bela vetero kaj la suno faris proksimume la tri kvaronojn de sia irado super la horizonto, tiel ke ĝiaj radioj estis sufiĉe varmaj, por ke mi povu kuŝi en la herbo, kaj tion mi tuj faris. Sam sin paŝtis apud mi kaj mi rigardis la ĉielon, kiu kiel blua bela kloŝo el vitro staris super nia Insulo. Ĉiuloke la mevoj flugis kaj blekadis laŭte. "Atentu nur", mi pensis, morgaŭ mi refoje forprenos viajn ovojn kaj metos ilin en la korbon, kaj poste hejme en la kestetojn inter la segopolvo, kaj patro vendos ilin en la Vilaĝo. Tiuj ovoj estis tre grandaj, multe pli grandaj ol anasovoj kaj ili estis tre delikataj, sed ne tiel nutraj kiel anasovoj. Mi kolektis kelkfoje pli ol cent en unu tago, precipe kiam estis la tempo, en kiu la mevoj kutime demetis ilin.

Subite Sam ekhaltis sin paŝti kaj klinante la kapon teren, ĝi faris kelkajn strangajn saltojn flanken kaj antaŭen. Tuj poste laŭta bojado anoncis al mi, ke Jafet alproksimiĝis. Sendube la hundo estis ie dorminta kaj vekiĝinte, serĉis min. Jen ĝi staris ĉe mia kapo kaj lekis mian vangon. Jafet estis bona besto, vivanta ĉiam en harmonio kun la kaprino. De tempo al tempo ili ludis unu kun la alia kaj ŝercbatalis, sed neniam ili faris al