Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/29

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

instrui. Mia patrino klopodis instrui al mi la legarton, sed tio sukcesis al ŝi nur malbone. Mi konis kelkajn literojn, sed formi vortojn el ili, estis al mi tute neeble, ĉar el "jo-a-mo" ŝi faris "jam", el "jo-e-so" ŝi formis "jes", el "ho-a-ro-o-jo" ŝi faris "haroj", kaj ĉio tio ŝajnis al mi tre stranga. Poste mi do devos lerni, sed la patro ĉiam prokrastis. Tre mi deziris lerni legi librojn, tio verŝajne estus ankoraŭ pli amuza ol kolekti ovojn de marbirdoj.

Mi malsupreniris la du ŝtuparojn kaj eniris kun Sim kaj Jafet en la ĉambron por matenmanĝi.

—Mi jam venis!— mi diris, eksidante ĉe tablo.

—Nu bone—, diris mia patrino.

Sim sidiĝis flanke de mi sur mia seĝo kaj Jafet eksidis sur sia postaĵo, tenante la antaŭpiedojn antaŭ si kaj movetante ilin supren kaj malsupren; ĝi petis peceton da pano dum Sim pacience atendis, ĝis kiam mi donos ion al ĝi.

La manĝaĵo estis preta kaj konsistis el pano, biskvito, fromaĝo, lakto kaj ovoj. Mia patro, kiu estis leginta el gazeto, metis ĝin flanken, kaj ekkaptis la ĉapon, kiu ĉiam kovris lian dikan grizan hartavolon. Li nur demetis la ĉapon por preĝi. Ĝis tiu tempo mi havis strangan ideon pri preĝo, ĉar tio okazis silente. Dum la tiel nomita preĝo, mia patro metis la ĉapon antaŭ la vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi ĝin por ni ĉiuj. Nur liaj longaj mentonharoj tiam sin montris sub la plektitaj manoj, kiuj tenis la ĉapon. Mi ankaŭ portis ordinare ĉapon, sed ĉar mi ankoraŭ ne estis almetinta ĝin ĉi tiun matenon, mi preĝis sen ĉapo antaŭ la vizaĝo, nur interfingrante la manojn kaj rigardante mian patrinon, kiu faris kiel mi, sed fermis preme la okulojn kaj en tiu sintenado ni atendis, ĝis kiam la patro refoje surmetis la ĉapon. Kiam li tion estis farinta, la preĝo estis finita. Dum