Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/31

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iris kelkajn minutojn. Jafet, serĉante kelke da paŝoj antaŭ mi, fine ekhaltis kaj rigardis posten al mi, kvazaŭ por anonci, ke ĝi trovis nenion. Mi baldaŭ estis sur la loko, kaj ekvidis mevon sidantan sur nesto. La birdo rigardis la hundon kun malfermita beko kvazaŭ defendante sin, kaj la hundo, kiu estis malgranda kaj iom timema, restis staranta, atendante ĉu mi forpelos la sidantan mevon. La birdo, rimarkante min, ektimiĝis, kaj lasante sian neston forflugis kun laŭtaj ekkrioj. El la kvar ovoj, kuŝantaj en la nesto, mi forprenis tri, ĉar ĉiam mi lasis unu por kredigi al la birdoj, ke mi ne forprenis iliajn ovojn. Mia patro instruis al mi, ke mevoj por ĉiam forlasas neston, el kiu oni forprenis ĉiujn ovojn. Daŭrigante la serĉadon, mi laŭ tiu maniero akiris proksimume kvardek ovojn kaj, laciĝinte pro la laciga marŝado en la dunoj, kiuj jen altiĝis, jen malaltiĝis, mi eksidis por ripozadi. Jafet, kvankam neniam laca, kiom ajn longe ĝi marŝadis aŭ kuradis, ankaŭ eksidis kaj, vidante ke mi metis la duone plenigitan korbon sur la sablon, kuŝiĝis kviete, ripozigante la kapon sur la antaŭpiedoj. En tiu sintenado ĝi komence rigardadis min, sed ĉar mi nur malmulte atentis ĝin, la hundo post kelka tempo fermis la okulojn kaj ekdormetis ĉe mia flanko. Sidante kun suprentiritaj kruroj, kiujn mi kune tenis per la brakoj kaj interfingritaj manoj, mi sencele rigardis antaŭ min trans la altaĵojn de la sablo kaj ekrevis. La vetero, kiu ĝis nun estis tre bela, subite ŝanĝiĝis. Densa nebulo neatendite ĉirkaŭis nin, sed, ĉar tio estis tute sendanĝera veterŝanĝo, kaj ĉar ne ekpluvis, mi restis, kie mi estis, atendante ĉu la suno malaperinta baldaŭ forpelos tiun nebulaĵon. Tio tamen ne okazis kaj mi restis sidanta... revanta...

Mi imagis esti sur izolita insulo, kaj ke mi estas Robinsono. Mi vagadis tra la arbetaro de tiu insulo,