Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/32

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tamen tute ne sciante kiel arbetaro aspektas. Mi vagadis image laŭlonge de la marbordo kun pafilo sur mia ŝultro kaj kun hundo ĉe mia flanko. La papago, kelkfoje dirante: "Kompatinda Robinsono!" sidis sur alia mia ŝultro, kaj mi vagadis kaj vagadis, ĝis kiam subite mi vidis en la malproksimeco ekaperi Vendredon. Mia koro forte ekbatis, ĉar tiu parto de la rakonto estis ekscitinta min en tre alta grado, kaj donante min tute al mia revado, mi ne rimarkis, ke fine la suno reekaperis kaj forpelis la nin ĉirkaŭantan nebulaĵon. Mia rigardo estis fiksata sur la sama loko, kie laŭ mia imago, ekaperis la sovaĝulo. La sovaĝulo fariĝis pli kaj pli granda kaj tre surprizis min lia nuda korpo, kiu ŝajnis al mi tiel natura, ke mi ektimis pri ĝi. Mi nun rimarkis, ke la nebulo malaperis, kaj kun surprizo mi rigardis ĉirkaŭ mi. Jafet ankoraŭ dormadis. Refoje direktante la rigardon sur la lokon, kie estis aperinta Vendredo, mi kun ektimo vidis, ke la aperaĵo ne nur estas ankoraŭ tie, sed ke ĝi fariĝis pli kaj pli klara. Mi nun povis distingi la trajtojn de la aperaĵo kaj, kredante ke mi sonĝas, mi pinĉis al mi la brakon por sperti, ĉu mi dormas aŭ ne. Mi tamen sentis la pinĉon kaj pli kaj pli granda fariĝis la teruro, kiu ekkaptis min. La revado ŝanĝiĝis en realecon, ĉar vere tie antaŭ mi je distanco de ĉirkaŭ du dek paŝoj staris nuda homo. Mi tiel ektimis, ke mi sentis mian koron salti en la gorĝon; mi volis ekkrii, sed ne povis. "Ho Dio!" mi ĝemis, "kio do estas tio!!" Mi volis ekstari por forkuri, sed tio estis al mi neebla, mi ne povis malplekti la manojn kaj restis sidanta kun suprentiritaj[**] genuoj, ĉiam kun teruro rigardante la aperaĵon. Jafet ankoraŭ dormis kaj ne sciis, en kia stato mi troviĝis. "Jafet!" mi ekkriis. Sed mia voĉo estis tro malforta pro la emociego, por veki la hundon. En tiu momento la sovaĝulo altigis la manon kaj tenante ĝin super la