Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/39

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

patro interrompis, prezentante al li paperan saketon. Johano sin turnis al li kaj preninte la saketon rigardis en ĝin; tiam li kun afabla rideto redonis la saketon kaj diris: —Mi tre dankas..., mi neniam maĉas tabakon..., neniam maĉis.— Silente mia patro reprenis la saketon, eltiris el ĝi plenmanon da tabako, kiun li enbuŝigis, kaj metinte la paperan tabakujon en la poŝon, komencis maĉadi kvazaŭ sur peco da pano, kaj tuj poste kraĉis dekstren kaj maldekstren (ne antaŭ sin, ĉar tie sidis Johano) kaj trastrekis la plej belajn literojn el sablo, kiujn mia patrino en la mateno estis ŝutpentrinta sur la planko. La fremdulo tute ne atentis ĝin, li ĉiam montris gajan ridetantan vizaĝon kaj fariĝis pli kaj pli babilema, rakontis senhalte kaj nur de tempo al tempo estis interrompata de mia patrino. Mia patro tamen nur aŭskultadis kaj al demandoj, kiujn al li faris kelkfoje Johano, li respondis nur per "jes" aŭ per "ne".

Mi estis ravita kaj trovis, ke Johano parolas tre lerte; ŝajnis al mi, kvazaŭ li rakontus fabelojn kaj la tempo pasis tiel rapide kiel ankoraŭ neniam. Li rakontis pri vojaĝoj, pri urboj, pri teatroj, pri ĉio, kaj laŭ lia diro, li estis la plej feliĉ homo, kiu iam vivis.

—Ĉu vi estas jam longan tempon maristo?— mi fine demandis.

—Ne, mia knabo—, li respondis, —mi estas maristo nur dum du jaroj.

—Kio do vi estis antaŭ tiu tempo?— diris mia patrino, kiu refoje sin montris pli scivola ol ŝia edzo.

—Mi rakontos tion—, li diris, kaj atendante belan rakonton aŭ fabelon, mi atente aŭskultis.

La fremdulo ĵetis unu kruron trans la alian, krucigis la brakojn sur la brusto kaj komencis ridetante:

—Mi estas nun maristo, sed antaŭe mi estis ĉio, kion vi povas imagi. Mi spertis multajn kontraŭaĵojn,