Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/41

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne murmuris pro tio; mi kuiradis miajn pizojn kaj estis kiel eble plej kontenta. Se aliaj soldatoj marŝadis kun plenplena peza dorsosako, mi enlokis mian brosilon, kiun mi metis tiel de unu larĝa flanko al la alia, ke ĝi elstaris kiel la plej plena sako el ĉiuj de miaj kamaradoj. Aliaj soldatoj marŝadis kaj fariĝis lacaj pro la pezaj sakoj sur siaj dorsoj, sed mi marŝadis kiel la monaĥo, kiu kuiris antaŭe siajn pizojn, kaj min ne doloris miaj ŝultroj, nek la dorso. Kiam miaj kamaradoj deziris eliri vespere dum deĵoro, ili petis permeson por eliri kaj kelkfoje ricevis rifuzan respondon kaj devis restadi en la kazerno. Sed mi eliris ĉiam, neniam petante permeson; mi metis soldate vestitan balailbastonon en mian liton kaj eliris laŭ la dekstra flanko de la gardisto, kiam i rigardis maldekstren, aŭ laŭ lia maldekstra, kiam li rigardis dekstren. Kelkfoje oni ekkaptis min kaj mi estis arestita por pasigi du aŭ tri tagojn en malliberejo. Tio estis malagrabla, sed mi ĉiam kuiris miajn pizojn, kaj, ĉar miaj kamaradoj min amis, ili kaŝe englitigis en mian malliberejon tiom da cigaroj, tiom da manĝaĵoj kaj tiom da libroj, kiom mi nur deziris por forpeli la enuon. Mi tamen ne studadis por gradaltiĝi, ĉar tio kostus al mi tro multe da libera tempo, krom tio, mi ne volis restadi soldato ĝis mia morto; mi do ne studadis, sed marŝadis kun malplena dorsosako, eliris, kiam mi deziris eliri kaj amuzadis min. Kiam mi fine ricevis mian pasporton, mi fariĝis kelnero, sed, ĉar mi eliris tro multe, mi ricevis tiom malmulte da trinkmono, ke mi ne povis pagi la lupagon de mia ĉambreto kaj kiam mi estis forlasinta mian oficon, kiu malebligis al mi promenadi kaj ĝuadi la sanigan aeron, min ekkaptis la ideo fariĝi aktoro. Tamen, ĉar bona aktoro devas multe studadi por lerni parkere siajn rolojn, mi kontentiĝis kun roletoj, tiel ke mi bezonis diri nur du aŭ tri frazojn dum la tuta pre-