Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/43

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉar la direktoro estis eksiginta min pro la skandalo, kiun mi, laŭ lia diro, estis kaŭzinta dum la prezentado de Hamleto. Kvankam mi estis ludinta ĉe li du plenajn jarojn, li neniel pardonis al mi mian konduton. Refoje mi staris sen salajro, kaj baldaŭ poste sen subtegmenta ĉambreto por dormi. Sed, ĉar mi kuiras ĉiam miajn pizojn, mi ankaŭ tiam faris tion, pasigante la dumnoktajn horojn sub granda ponto, kie mi dormis tre bone, ĉar la vetero ne estis ankoraŭ malvarma. Mi tamen ne ĉiam povis dormi tie, kaj kiam la malbona vetero komenciĝis, mi iun vesperon kaŝis min sub velo, kuŝanta sur la ferdeko de skuno, kiu la sekvantan matenon devis ŝipiri al Hamburgo. En la mezo de la maro mi subite rampis el mia kaŝejo, kaj, ĉar la skuno ne povis returnen iri pro mi, mi restis sur ĝi, laborante por la maristoj, ĝis kiam mi alvenis Hamburgon. En tiu urbo mi restis kelkan tempon, laborante tie ĉi kaj tie, ĝi min tedis la laborado, kaj mi fine fariĝis maristo. La lasta ŝipo, sur kiu mi servis, estas la skuno "La Fantazio", kiu ĉi tiun matenon luvadis proksime de via Insulo.

—Drinku fojon—, interrompis mia patro, kiu mem jam estis malpleniginta sian glaseton.

La ĉia-metiisto, kiun mi admiris ankoraŭ pli multe, post kiam mi eksciis, ke li ludis en Vilhelmo Tell, malrapide eltrinkis la brandon, kaj lian ekzemplon sekvis mia patrino. Ŝi tamen estis ŝutinta antaŭe sukeron en sian glaseton. Ne estis permesate al mi trinki brandon, sed mia patrino, trinkinte glaseton da tia likvoro, kio okazis malofte, ĉiam donis al mi la restintan sukeron, kiun pro la dolĉeco mi trovis tre delikata. Ankaŭ nun ŝi regalis min tiamaniere. Mia patro kutimis trinki du glasetojn kaj li estis plenigonta la glaseton de Johano, sed ĉi tiu kovris ĝin per la mano, dum li diris ridetante,