Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/44

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke li trinkis nur por fari honoron al miaj gepatroj, je kies konatiĝo li volonte malplenigis unu glaseton.

Mia patrino, verŝajne pensante al la kuiritaj pizoj de la maristo, subite demandis al li, ĉu li estas ŝipa kuiristo.

—Ho ne!— li respondis, —mi estas nur ordinara maristo, kial do mi estus kuiristo?

—Ĉar vi ĉiam kuiras pizojn—, ŝi diris.

La maristo laŭte ekridis, tiam li diris:

—Jes, vi estas prava, mi ĉiam kuiras ilin, sed laŭ simbola senco. Mi klarigos tion. Estis iam du monaĥoj, kiuj devis fari pilgrimadon al sankta loko por esti senpekigataj, kaj ĉar iliaj pekoj estis gravaj, la monaĥoj devis pilgrimi kun pizoj en la ŝuoj, por ke ilia irado estu kiel eble plej doloriga. Ili tamen ekpilgrimis. Unu el ili iradis kun granda peno, ĉar la malmolaj pizoj tre doloris liajn piedojn. La alia tamen marŝadis kun ĝoja vizaĝo kaj kvazaŭ la pizoj ne estus en liaj ŝuoj. Post longa pilgrimado, ili alvenis al sia celo kaj tie ili povis demeti la ŝuojn kaj forĵeti la pizojn. Nun la monaĥo, kiu estis marŝinta kun tiom da doloro, ekvidis, ke lia kunulo elĵetas el siaj ŝuoj platiĝintajn pizojn, kaj li demandis al li klarigon. "Ho", diris la ĝoja monaĥo, "mi devis kiel vi, pilgrimi kun pizoj en miaj ŝuoj, sed mi kuiris ilin antaŭ ol meti en la ŝuojn. Post kiam mi tiel estis aginta, la pizoj fariĝis molaj kaj ne ĝenadis min dum mia marŝado al ĉi tiu sankta loko." Vi komprenas sendube mian fabelon. Mi agas ĉiam kiel la ĝoja praktika monaĥo, kaj ĉiam kuiras miajn pizojn, neniam plendante pri mia sorto, sed ĉiam agante laŭ cirkonstancoj. Soifante, mi trinkas puran akvon, se mi ne havas monon por aĉeti bieron, kaj malsatante, mi manĝas nigran panon, eĉ sen butero aŭ sen fromaĝo, se mi ne posedas monon, sed kiam mi havas sufiĉan monon por havigi al mi pli bon-