Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/45

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gustan manĝaĵon, mi aĉetas ĝin. En realo ĉio estas egale delikata, tio dependas nur de tio, ĉu oni malsatas aŭ ne. Sekve: se vi volas manĝi kun bona apetito, tiam atendu, ĝis kiam nigra pano estos laŭ via gusto. Nur kuiru viajn pizojn kaj vi neniam estos malkontenta nek malfeliĉa, eĉ ne malriĉa. Neniam mi posedis multan monon, tamen neniam mi estis malriĉa.

Dum Johano tiel rakontis, la tempo de tagmanĝo alproksimiĝis, kaj ni tagmanĝis. La manĝaĵo konsistis kiel ofte, el terpomoj, viando, rizo. Legomojn ni preskaŭ neniam manĝis, ĉar estis tro maloportune por mia patro kunporti ilin de la Vilaĝo, sed anstataŭe mia patrino pretigis manĝaĵojn preparitajn parte el lakto. Laŭkutime mia patro malkovris sian kapon por preĝi, kaj ni ĉiuj preĝis. Johano verŝajne ne kutimadis meti la ĉapon antaŭ sian vizaĝon; li pendigis ĝin sur la dorson de sia seĝo kaj kun plektitaj manoj rigardis rekte antaŭ sin al la bildoj de Vilhelmo Tell, kiuj laŭ mia opinio devis interesadi lin en alta grado, ĉar li iam ludis teatraĵon pri tiu heroo. Dum la manĝado Johano parolis multe kaj mi miregis, ke li tiel bone povis manĝi kaj rakonti en la sama tempo. Post la manĝado mia patro eklegis la gazetojn, donante ankaŭ unu al sia gasto. Ĉi tiu metis ĝin antaŭ sin sur la tablon, sed ŝajne li ne estis inklina legadi, ĉar la novaĵoj interesis lin nur malmulte. Mi sidiĝis ĉe lia flanko.

—Ĉu vi povas legi?— li demandis.

—Mi lernis literojn—, mi respondis.

Li fingre montris kelkajn, kiujn mi bone konis, sed baldaŭ li eksciis, ke mi ne povas silabi.

—Ĉu vi legis multajn librojn?— mi demandis.

—Ho jes.

—Ankaŭ pri fabeloj?

—Kompreneble.