Paĝo:Cart - Idola fori, 1910.pdf/2

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Aliformigo de la vorto ne estus pli bona rimedo: la legado terure malplifaciliĝus.

Ĉu sekve la suprecitita regulo estas forĵetinda?

Ne, sed ni ne faru ĝin idolo!

Kelkaj diras: unu vorto, unu senco! Ili ribelas ĉar romano signifas samtempe: homo, kiu loĝas en Romo kaj beletristika verko.

Ĉu tiu ankaŭ estas grava?

Ne, absolute ne!

Se ni forĵetus ĉian samnomecon por aĵoj aŭ ecoj diversaj, ni bezonus tiel multnombrajn radikvortojn, ke neniu povus ilin lerni. La frazo mem difinas la precizan signifon de ĉiu vorto, kaj tio sufiĉas.

Kiel konsilon ni do konservu tiun regulon, sed ni ne faru ĝin idolo!

Aliaj opinias, ke la radikoj neniam devus finiĝi per ŝajna sufisko. Ili malbone dormas, ĉar la Fundamento enhavas la vortojn: betulo, kulero, musline, k. t. p. Ili dezirus, ke oni kripligu ĉiun novan enkondukotan radikon, se la malnovajn ni nepre devas konservi.

Sed, tion konsilante, ili forlasas la tute aprobindan, praktikan vojon montritan de nia Majstro. Baldaŭ la principo de internacieco « dispremiĝus » sub senkompata, komplikanta interne logikeco.

La samon oni povas respondi al tiuj, kiuj deklaras, ke unu radikon, kaj nur unu, ni devas havi por unu sama ideo. Ili riproĉas Zamenhof, ĉar lia Universala Vortaro donas al ni samtempe redaktoro kaj redakcio, barbo kaj barbiro, kancelario kaj kanceliero, k. t. p.