Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estis validigita

familio, sinjoro,” mi ĝentile respondis.

“Jes, tio li estis; kaj la sola humoraĵo, kiun li iam faris, estis ke li unutempe aĉetis mopsan hundon, pro la sola kaŭzo, ke la besto estis pli malbelega ol li mem. Li diris tiam, ke li ŝatos havi kunulon en mizero; sed efektive, dum monatoj pasis, li fariĝis tiel ama al tiu kreaĵo, ke ĝi estis la sola individuo en la familio, al kiu li donadis sufiĉon por manĝi. Diabloj! kiel mi malamegis tiun mopson!” —

“Pardon, messieurs,” interrompis tie ĉi la voĉo de homo, kiu sidis ĉe apuda tableto; “serais-je indiscret si je vous demandais quelle est cette belle langue que vous parlez?”

“Gi estas la mondlingvo, Esperanto, sinjoro.” mi klarigis al li en nekorekta