Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estis validigita

franca.

“Sed, mia Dio! kiel muzika, kiel sonora!” li daŭris france. “Ĵus tiam mi aŭdis vorton, kiun diris la alia sinjoro, kiu memorigis min je mia propra lingvo. Ĉarme, ĉarme!” kaj li returnis sin al sia manĝado kun plezura rideto.

“— Kiel mi promesis al mi,” diris mia homo, “ke je l’ unua favora okazo mi donos al ĝi piedbategon! Sed tiu okazo neniam alvenis; la avarulo ne unumomente lasis la mopson for el sia vido; kiam li veturis, la mopso veturis kun li; kiam li malsupreniris en la kelon, tion faris la mopso; kaj mi, alportante mian sitelon, ofte ekvidis la hundon tie sube rigardegantan lin kun la sama amego, kun kiu li rigardegis la bolantan poton. Oni