Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estis validigita

facile supozus, ke tio estas malgranda infero, kun ĝiaj diablego kaj diableto.

“Kaj la mopso malamegis min tute tiom, kiom mi ĝin: de post la tago, kiam ĝi eniris nian malgrandan rondon familian, ĝi sin konstituis la speciala amikego kaj gardanto de mia onklo; kiam ajn mi alproksimiris la maljunulon, ĝi elpuŝis raŭkan tuson, intencatan por bojo, kaj elmontris sian dentaron de inter la kruroj de sia mastro, farante grasan dancon de kolero. Tiam la onklo okaze faris plezuran ridaĉon, montris ankaŭ siajn tri-kvar dentojn kaj diris: Bone estus zorgi vin, neveto mia; Princo estas danĝera hundo. Se iu iam atencus kontraŭ mia vivo, li certe min venĝus — ĉu ne, Prinĉjo? — For, nun, kaj alportu tiujn bastonojn de ligno.”