Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aliajn manĝantojn.

“Jes,” li malhele elparolis en malaltega voĉo. “Estis malluma, senluna, ventega nokto kiam la tempo, ha ha! venis. Ĉio estis preparita: estis en printempo, kaj mi ĵus tiun tagon denove fosis la ĝardenan bedon, en kiu li kreskigis siajn terpomojn. Mi fosis la bedon, dum li apudstaris donante ordonojn, kun la mopso, kies eterna siblado min frenezigis. Ha, li malmulte suspektis, kian grandan terpomon mi intencis planti tie je tiu nokto!”

“Ĉu ne estus pli saĝe ne paroli tiel laŭte?” mi maltrankvile sugestis. “Kiu scias, ĉu aliaj samlingvanoj ne ĉeestas?”

“Ne estas grave!” li ekscite rifuzis. “Mi rampis al mia ĉambraĉo tiun ves-