Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/23

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fingrojn, kaj turniĝis por eliri el la kelo kaj forlasi la domon. Mi estis paŝinta ĝis la ŝtuparo, kiam iu ekventeto estingis mian kandelon. Tiumomente, mi aŭdis ĉirkaŭ miaj piedoj la siblan spiradon de astmoza hundo.

“Sinjoro, mi eligis unu blekegon, kaj supreniris tiun ŝtuparon po kilometro ĉiusekunde. La konsekvenco estis, ke mi atingis la eksteron de la domo tre baldaŭ, kaj staris en la korto tenegante la sakon, dum malvarma ŝvito sin fluigis laŭlonge de mia dorso. Nur post kelkminuta medito _mi pensis, ke eble tiun siblon faris la mortanta fajro en la brika forno. Tiam miaj timoj foriĝis; sed ne por ĉiom da pluaj sakoj, kiuj povis esti en tiu ŝranko, oni konsentigus min resub-