Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/25

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sed mi sukcese trankviligis mian deziron salti versaŭ la stratpordo, kaj surmetante plezuran vizaĝesprimon, mi demandis:

“Tre utila objekto estas viando-tranĉilo! Vi eble ankoraŭ portas tion, jes, ne?”

“Mi lasis ĝin hejme hodiaŭ,” li respondis, malaperigante sian nazon en sia kaftaso. Li tiam forŝovis la ujon, kaj rigardis malgaje la muron, kie pendis artiste desegnita avizo, “Ĉiuj specoj de pajo, kvin cendoj.”

“Ĉu vi do sukcesis havi feliĉan vivadon en la urbo?” mi sugestis.

“Ho jes, ho jes, dum kelka tempo,” li senĝoje respondis. “Mi aĉetis luksajn vestojn, mi enloĝis riĉan apartamenton,