Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/27

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kie mi estis senzorge manĝinta grandan pecon de gustoza omar-salato. Plaĉa fajro terkarba brulis en la fajrujo de mia litĉambro; kaj kiam mi estis estinginta la lampon kaj enlitiĝinta, mi kuŝis plezure rigardante la ruĝan fajrlumon, komforte pensante pri miaj triumfoj tiuvesperaj. Mi ne povas diri, kiel longe mi kuŝadis; sed iom post iom mi konvinkiĝis, ke ne plezuron sed malkomforton mi efektive sentas. Inter dormo kaj maldormo mia cerbo baraktis eltrovi, kio kaŭzas tiun kreskadantan malkomforton; fine mi percevis, ke la kaŭzo estas mallaŭta, senĉesa sibletado farata de la karberoj en la fajrujo. Mirante kial tio devus min maltrankviligi, mi fariĝis pli kaj pli mizera; mi ne povis salti elliten