Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/28

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj disbati la karberojn, ĉar mi duondormis, kaj plue mi nun klare vidis, ke tie estas neniu fajrujo, sed malgranda brika forno, kiu iamaniere anstataŭis la fajrujon, kaj el kies pordo la ruĝa lumo brilas. Malsprite mi miris, kiavoje tio alvenis tien. La neniam ĉesinta siblado daŭris, sed mi rimarkis, ke ĝi estas pli laŭta. Ĝi ankaŭ subite estas ritma; ĝis estas ia raŭka spirado. Kio okazis je miaj ŝuoj? Ili malrapide moviĝas super la planko, simile al ia giganta limako. Ne! tio ne estas ŝuoj; estas el ĝi, ke la sibletado venas — Ha! ĝi estas la mopso de mia onklo! Ĝia formo estas nigre siluetigita kontraŭ la fajra brilo, dum ĝi rigardas flanken en la ombrojn, al kie staras seĝo, sur kiun mi pendigis miajn vestojn. Kun