Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/29

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kreskanta timo mi vidas, ke la vestoj kaj seĝo iel aliformiĝis, ke ili nun aspektas simile al maljuna, kurbdorsa homo, kies grandaj okulvitroj brilerifas kontraŭ la lumo de la forno. Kie mi estas? mi ĉirkaŭrigardas malpurajn ŝtonajn murojn; mia lito estas foriĝinta, — mi kuŝas sur tero, vestita en miaj antaŭaj ĉifonoj. La siblanta besto apud la forno turnas sian kapon, ĝi vidas min, ĝi komencas grase rampi versaŭ mia kuŝejo, montrante siajn dentojn, — kaj mi saltis vekiĝen!

“Nun ĉiu memoraĵo pri la nokta mortigo, kiun mi estis kredinta ke mi elforgesis, sin reverŝis sur mian animon. Mi sidis sur la litrando fikse rigardante mian ĉambran muron, kie ŝance sur breto sidis porcelana hundo, kiu rigardis min