Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/33

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mi rimarkis, ke sur unu tre alta branĉo de la mopsa arbo, rekte super mi, pendas pli ol ordinare grasa frukto; fakte ke ĝi estas matura, kaj baldaŭege defalonta. Kun tiu mizera senpoveco, kiu karakterizas la horursonĝojn, mi baraktis movi miajn piedojn for de la tero, al kiu ili estis gluitaj; sed vane. Tiu matura mopso furioze ŝancelis sin, kaj ĝuste kiam la tuta onkletaro sur l’ alia arbo voĉifis surdigan ekridegon, ĝi falis! Mi saltis por ĝin eviti, kaj min trovis sur la planko de mia ĉambro kun kruro rompita.

“Dum la tedaj semajnoj da febro kiam mia krurosto malrapide reunupeciĝis, mi estis kontinue turmentata de sonĝoj, similaj al tiuj, ki’n mi ĵus rakon-