Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/40

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pro tio atentigite, mi rigardis mian manon kaj rimarkis, ke mi tenas en ĝi platan, oblongan mopsidon. Naŭze mi ĝin forĵetegis; kaj ĝi rulis malgracie sub la liton, kie ĝi kuŝis libro........

“Nu, mi ne pridiros al vi, sinjoro, la pluajn tiajn okazaĵojn dum la sekvantaj semajnoj: kiel la lamp-bolilo, en kiu mi iris boligi mian vesperan teon, fariĝis mopso tuj kiam la akvo ekboletis, — kiel la raŭŝantaj arbaj branĉoj, ki’ brosis la eksteron de mia fenestro, igis min vidi amaseton de mopsoj penantaj enrampi en la fenestron, — kiel elirinte por suna promenado mi renkontis kelkajn anserojn kiuj siblis malamike kaj estiĝis dukruraj mopsoj kun tre longaj koloj; — sufiĉe estas diri, ke malmulte da tiaj aferoj plene