Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estis validigita

oni donas mopsojn por manĝi en tiu ĉi restoracio?” kaj mi dubeme rigardis mian senkulpan biftekon, atendantan enstomakiĝi.

“Mi vidas ke vi ne min komprenas,” respondis la homo kun dua sopirego, dum li reprenis sian kulereton kaj penseme enfosis en la ovon. “Mi deviĝos rakonti al vi mian historion.”

“Vi aspektas, kvazaŭ vi havus historion,” mi bonkore redonis. “Ekparolu.”

La homo ŝajnis esti tre mizera. Ion li evidente timis; fojpostfoje li ekĉesis manĝi, ĵetis furtivan rigardon super sia ŝultro, aŭ turnis flanken la okulojn, kvazaŭ iu krimulserĉisto persekutis lin. Sed sub la influo de mia simpatia apudesto lia nervozeco iome kvietiĝis; kaj en-