Paĝo:Chase - La mopso de lia onklo, 1909.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estis validigita

vidas, sinjoro, ke mi estas maldika?”

“Mi ja rimarkis tion,” mi respondis, “sed mi supozis, ke ĝi devenis de malbona digestado.”

“Ĝi devenis,” li riproĉis, “de manko de nutraĵo dum mia malfeliĉa knabesto.”

“Tro domaĝe,” mi simpatiis, enbuŝigante grandan pecon de bifteko.

“Jes, ekzistis por mi neniu bifteko, neniu bolita ovo dum tiuj jaroj. Estis mia sorto malgaje labori ĉirkaŭ la mizera loĝejo de mia avarula parenco, portante akvon, hakante fajrlignon, hejtante la fornon, kaj foje lavante puraj la diversajn pladojn kaj potojn uzatajn de mia onklo en lia okupado.”

“Mi estis supozinta, ke la avaruloj kutime pasigas sian tempon kalkulante la